Friday, November 30, 2007

Mi provas uzi cxi tion denove.

Saturday, July 14, 2007

dealo

dealo


Mankas monato

(Kanto de saksa esperantisto)

Ne ekzistas fakso saksa,
saksaj faksoj kaj faksiloj!
Kiel do mi, sakso, faksu,
dum la sekvaj du monatoj?

Fulm-faksiloj ja aperos
eble post ses-sep semajnoj
sed ĝis tiam kiel faksi,
se ni havus faks-aferojn?

En ĉi skiza kanto mia,
mi sincere, jen, promesas:
mi pri sekso ne faksados!
'stu faksado laborcela,

aǔ: por nia Esperanto!


Noto:

Pli frue la teksto aperos en kolekto de Don Harlow
kaj en pluraj retlistoj.

Tuesday, June 19, 2007

Akuzo al birdo


Unue fuŝis mi la bildon,
ĉar tro frue la birdo venis,
kaj refuŝis mi poste l' bildon,
kiam la birdo venis tarde.
Mi la bildon provis retuŝi,
sed min ĝenis matena vento,
malkonvenis ankaŭ la fono
pro la fruaŭtunaĉa velko.
Iam la birdo venis arda,
do ja ne eblis pentro arta.
Poste la birdo malsaniĝis,
kaj ĝi ne havis indan pompon,
la birdo poste maljuniĝis:
kial mi pentru birdon tian?

Mi akiris tiam birdidon,
ho, sed ĝi ja senĉese pepis,
pro la bruo ne eblis pentri.



B. VAHA n.s. WACHA B.


--------------------------------------------------------------------



La poemom mi verkis leginte ĉe Karapaco-panoramo interalie jen kion:


Por fari portreton de birdo

.........................

ne malkuraĝu
atendu

"atendu se necesas dum jaroj
nek de rapida nek de malrapida
alveno de la pentrita birdo
dependas, ĉu la bildo sukcesis"

Tuesday, June 12, 2007

Konversacio pri io

Blazio: Okazis io en Budapesxto. Adelberto: Kiam?

Blazio: la 15-an de majo 2007, posttagmeze, de la 17a horo ghis la fino de ventego..

Adalberto: Kio okazis en Budapexto, la 15-an de majo 2007,
en la Domo de Hungaraj Verkistoj, interl akvina horo kaj la fino de la ventego?


Blazio: : Oni prezentis poemojn de junaj hungaraj poetoj. Kaj poste oni prezentis Esperantan tradukvolumon de fama hungara poeto

Adalberto: - De kiu poeto?


Blazio: - De Attila JO’ZSEF.

Adalberto: Cxu temas pri laboro de kolektivo?

Blazio: Ne, la volumo, kiun oni prezentis, enhavas poemojn nur de unu arttradukisto.

Adalberto: Kiu do estas la laudinda tradukinto de poemoj de Atttila JO’ZSEF?

Blazio: La tradukionto estas Imre SZABO’.

Adalberto: El kiuj konsistis la publiko?

Blazio: Junaj poetoj mem rolontaj, hungaraj esperantistoj, rolontaj personoj,
kompetentuloj pri metriko hungara: Erika SZEPES, István SZERDAHELYI,
eksperto de Esperanta kaj hungara metrikoj, Petro RADOS, kaj aliaj.
Ni ne estis malmultaj.



Adalberto: Kiuj recitis aux kantis poemojn de JOZSEF? Blazio: Sheila BOATENG kaj Eva FARKAS-TATAR recitis,,- György PETRIK muzikis kaj kantis poemojn. -


Adalberto: Kion vi , Blazio, nepre mencius pri la volumo?

Blazio:

Unue mi citus la tradukinton mem. Imre SZABÓ skribas en sia "Noteto de la tradukinto":

"Havi en Esperanto foje plenan verkaron de Attila József - tio estas
mia revo, pli kaj pli firme sidanta en mia animo".

Mi aldonus, ke la unua Hungara Antologio (1933) sxajne enhavis nenion de Attila
József:

http://demeter.oszk.hu/apache2-default/d.php?


En 1983, La dua Hungara Antologio, redaktita de Vilmos Benczik, enhavas
13 poemojn de A. J., tradukitajn de Kolomano KALOCSAY, Márton FEJES,
Lajos TÁRKONY, Péter András RADOS.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Hungara_antologio

En la jaro 1986 aperis la volumo Urboranda nokto de Attila JÓZSEF,
redaktita kaj postparolita de Vilmos BENCZIK.

La konata mallonga autobiografio (Curriculum vitae) de JÓZSEF tie estas
tradukita de Imre SZABÓ.

El 80 tekstoj (79 poenoj) tie 43 estas tradukitaj de Imre SZABÓ.

En 2006 por aperigi tradukojn de I. SZABÓ elde Attila JÓZSEF
kunlaboris: Imre SZABÓ mem, Gabriella GELENCSÉR (kovrilbildo), Jozefo
BAKSA, András BÁGYI (redaktintoj), Humana Euxropo-Asocio (eldoninta
organizo).

En la volumo mi haste kalkulis 129 (cent dudek nau) poemojn, mi
rekalkulos ilin ankorau pli zorge).


La poeto starigas altajn postulojn koncerne ech la nuran plej
eksteran aspekton de la poemoj: ritmon, rimaranghon, sonefektojn.
SZABÓ fidele rekreas komplikajn poemaranghojn kiel ekz. la soneton
Malsato (Éhség) kun rimarangho abba abba cde ced, kun puraj rimoj
(plenavide, sindivide) kaj fortaj asonancoj au rim+asonancoj:

-vaporo.. la voro ...honoro; maltrank/vilas ... ili /spiras; kaj
sen/sxangxas... manghas.

Li (kiel JÓZSEF mem), bone kombinas aplikadon de la tempomezura
kaj de la hungara nacia akcentomezura metrikoj. Mi havas la impreson,
kejambeca ritmo che Szabó iam estas pli konsekvenca ol che Attila
JÓZSEF mem.- Kelkfoje senteblas ankau "sprito de la tradukinto" kiu ja
emfazas ideon de la poeto, sed je rimedo memstara. Ambau aferojn
mi intencas priekzempli per la suba citajho:

Ne estas senkulpigo (Tudod, hogy nincs bocsánat,) / Ne ekzistas pardono
do vanas sinkulpigo (hiába hát a bánat)/vana estas do pento/malghojo (ambigue)

destine estu viro (Légy, ami lennél: férfi.) / Estu, kiol vi estus, viro,.

reverdas post vi tigo (A fű kinő utánad).> / herbo(j) postr vi rekreskos


Mi deziras al Emeriko alie Imre SZABÓ pluan sukcesan revo-plenumadon.


Blazio
(VAHA n.s. WACHA)

Monday, June 11, 2007

dealo: Provo komenci

dealo: Provo komenci


Hungara kanto
el la dek-kelkea jarcento


de Blazio VAHA

Ho hungaroj, madjaroj,
ho, madjaroj, maĝaroj,
hej ĉardaŝu, mazurku,
kaj perkeltu kaj ĵurku!

Ho kurucoj, labancoj,
preĝu, ploru, la krucoj
vin konsolos, moligos
la okulojn fermligos.

Ho labancoj, kurucoj,
dancu,dancu, la dancoj
vin ĝojigos, gajigos,
ĝis nenion vi vidos.

--------------------------------------------------------------------------------

Glosoj

dek-kelkaj: ekzemple: dek tri, dek sep, dek ok
dek-kelkea: ekzemple: dek-tria, dek-kvara, dek-sepa (vd. PAG); dek-kelkea ests orda
numeralo, ne: baza numeralo

madjaro: hungaro (lau NPIV: "Hungaro (kun emfazo etna aŭ poezia)." p. 699
maĝaroj: madjaro (laŭ modelo de sonadapto en lingvoj kun sontipo de ĝ kaj s e n sontipo
de mola d': la kondiĉoj en Esperanto estas similaj (komparu la prononcon de la
urbonomo Gyula kiel *ĝula*)

Pluraj lingvoj pli facile adaptas gy kiel ĝ, kaj ĝ okazas simile en
kelkaj hungaraj dialektoj kaj en la lingvohistorio.


kuruco: 1. batalanto kontraŭ Habsburga regado en Hungario (komence kun religia, reformacia
fono), 2. laŭ ofta, sed ŝajne nepruvebla supozo, origine: krucmilitisto
labanco: subtenanto de la Habsburga regado en Hungario

ĵurki: manĝi, manĝadi ĵurkon

ĵurko: pola paska supo

Notoj: La poemo apeis pli frue en la kolekto de Don Harlow. de tie mi estas ĝin
kopiinta (kun modifetoj).

Provo komenci

Mi estas e.s. Blazio Vaha n.s. Wacha, Balazs.

E.s. (e.s.) indikas postsekvan adaptitan nomon, esperantigitan nomon.
N.s. (n.s.) indikas postsekvan neadaptitan (etnan, nacian, spcialan) skrioversion.