Showing posts with label Poemo ŝtelidea. Show all posts
Showing posts with label Poemo ŝtelidea. Show all posts

Tuesday, June 19, 2007

Akuzo al birdo


Unue fuŝis mi la bildon,
ĉar tro frue la birdo venis,
kaj refuŝis mi poste l' bildon,
kiam la birdo venis tarde.
Mi la bildon provis retuŝi,
sed min ĝenis matena vento,
malkonvenis ankaŭ la fono
pro la fruaŭtunaĉa velko.
Iam la birdo venis arda,
do ja ne eblis pentro arta.
Poste la birdo malsaniĝis,
kaj ĝi ne havis indan pompon,
la birdo poste maljuniĝis:
kial mi pentru birdon tian?

Mi akiris tiam birdidon,
ho, sed ĝi ja senĉese pepis,
pro la bruo ne eblis pentri.



B. VAHA n.s. WACHA B.


--------------------------------------------------------------------



La poemom mi verkis leginte ĉe Karapaco-panoramo interalie jen kion:


Por fari portreton de birdo

.........................

ne malkuraĝu
atendu

"atendu se necesas dum jaroj
nek de rapida nek de malrapida
alveno de la pentrita birdo
dependas, ĉu la bildo sukcesis"